|
|
pri ni ... kelkaj historiaj faktoj pri la Sarlando kaj Esperanto en nia regiono La regiono ronde de la Sar-rivero limas al la franca regiono Elsaco kaj estis dum sia historio plurfoje sub franca influo - en la 17a jarcento, inter la du mondmilitoj kaj ĝis 1957. Laŭ la Traktado de Versajlo ĝi estis ekde 1920 departigita de la Germana Imperio kaj administrita de Francio per mandato de la Ligo de Nacioj. Tiel el terenoj de pluraj administraciaj unuoj fariĝis unuafoje politika objekto. Sarlando dependis ekonomie de Francio kaj havis kun ĝi komunan valuton. Laŭ la Traktado de Versajlo okazis en la jaro 1935 plebiscito pri la sekvonta stato, kiu apartenigis Sarlandon je la 1an de marto 1935 al la Germana Imperio. Post la dua mondmilito Sarlando ricevis denove apartan staton. Je la 16an de februaro 1946 finis la respondeco de la Kontrola Konsilio de la Venkintoj pri ĝi. Sarlando fariĝis franca protektorato kun propra registraro kaj konstitucio. En la jaro 1948 la Sarlandanoj ricevis apartan ŝtatanecon ("Sarrois") kaj sendis propran taĉmenton al la 15aj Someraj Olimpikaj Ludoj. La plebiscito je la 23an de oktobro 1955 finigis la apartan staton de la Sarlando - ek de la 1an de januaro 1957 ĝi venis al FRG kaj je la 6an de julio 1959 finis ĝia dogana unio kun Francio. Memkompreneble tiuj faktoj ne restis sen influo al la Esperanto-movado en nia regiono. La preparoj por la fondoj de unuaj lokaj grupoj supozeblas proksimume 1910. Sed jam en la jaro 1892 apartenis Hubert Messner el Dillingen al la abonantoj de la ĵurnalo "der esperantist", aperinta en Nürnberg. Verŝajne li estis dum tiu tempo ne la sola esperantistoj en tiu regiono. Hubert Messner partoprenis la Universalan Kongreson en Bourlogne sur Mer. Jam la unua eldono de la "Saarbrücker Zeitung" (Gazeto de Saarbrücken) en majo 1947 enhavis ampleksan artikolon pri Esperanto, verkita de August Omlor. Li estis ankaŭ la unua prezidanto de Sarlanda Esperanto-Ligo, kiu estis fondita je la 18an de februaro 1951 en St. Ingbert. La unuaj gravaj aranĝoj en la regiono estis la IFEF-kongreso en la jaro 1955 kaj la TEJO-kongreso en 1956 - ambaŭ okazis en Homburg. La Sarlandano Günter Becker fariĝis prezidanto de TEJO kaj pli poste sekretario de UEA. Raymond Schwartz partoprenis en 1964 la jarkunvenon. En la jaro 1965 fondiĝis Esperanto-grupo ĉe la Universitato de la Sarlando. Ties universitata biblioteko ricevis en 1967 post ampleksa ekspozicio propran Esperanto-sekcion. Ekde la jaro 1968 SEL disponis pri libro-servo. En la sama jaro komencis oficiala instruado de esperantologio en la universitato. En la jaro 1972 vizitis nin Ralph Harry, ambasadoro de Australio en FRG. La unuan "Kulturan Semajnfinon" en la hodiaŭa formo ni organizis en la jaro 1973. Ek de tiu jaro aperis la asocia informilo ""cirkulero" (poste "dialogo"). Ek de la komenco de la 90aj jaroj apartenis sendaĵoj de prof. Max Mangold kaj Günter Becker (lin anstataŭis poste Oliver Walz) al la regula radioprogramo de Publika Kanalo Saarbrücken. Multe pli ol 100 monataj sekvoj po 30 minutoj estis elsenditaj. Televida lingvo-kurso kun 11 seriaj partoj po 20 minutoj estis elsendita ekde januaro 1998 en la kabla televido de Sarlando kun sinsekvaj ripetoj. Same en la jaro 1998 estis fondita la Sar-Lor-Luks-Unio - ekvivalento de esperantistoj al la samnoma europa regiono. En la jaro 2005 okazis enkadre de la Kultura Semajnfino la unuaj Internaciaj Ekzamenoj de ILEI en Germanio ekster UK. En tiu jaro ni subtenis la svisan danc-instruistinon MEISSOUN, produkti esperantlingvan version de sia instrua-DVD pri libana dancstilo.
|
|
Saarländischer Esperanto-Bund e.V., Alter Hangarten 2, D-66440 Blieskastel |